Tuesday, November 1, 2011

Ĉe la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto [ARE] (Parto 3 de 3)

Read this post in English.

[Tiu ĉi blogaĵo estas la tria kaj fina parto de tri-parta serio pri mia semajnfino ĉe la 18-a Renkontiĝo de Esperanto (ARE). Jen Parto 1. Jen Parto 2.]

Lundo, la 10-a de oktobro estis la tria kaj fina tago de ARE 2011. Post la oficiala fermiĝo de la Renkontiĝo, mi aĉetis ekzempleron de La Eta Princo, Esperantlingva versio de la fama franclingva romano Le Petite Prince.
La Eta Princo (Esperantlingva versio de Le Petite Prince)

La libro mem estas belega, kun malmola kovrilo kaj koloraj desegnoj de la originala aŭtoro. Mi iom legis la originalan version kiam mi studis la francan, sed estis malfacila por mia mezalta nivelo de la franca. Mi legas multe pli bone en Esperanto, kaj ĉi-foje mi komprenis ĝin pli bone kaj ĝuis ĝin pli.

Ni babilis (ankoraŭ en Esperanto) survoje al Albany, kaj post kiam ni tagmanĝis, Krisjo[EN] kaj Kaitlyn foriris al Roĉestro. Mi pasigis la restaĵon de la tago ludante flugdiskon (tio estas, Frisbee, prononcata proksimume „FRIZ-bi”) ĉe parko kun miaj geamikoj en Albany. Estis strange paroli la anglan, kaj kelkefoje mi senintence preskaŭ ekkriis „iru, iru!” „jen!” „ho, ve!” „ĉuu??” kaj aliajn esperantaĵojn.

Mi malĝojis forlasi Esperantujon, kaj ŝajne, mi cerbo sentis sin simile. 
Katilyn, mi, kaj Krisjo ĉe ARE 2011
~

Sunday, October 23, 2011

Ĉe la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto [ARE] (Parto 2 de 3)

See this post in English.

[Tiu ĉi blogaĵo estas la dua parto de tri-parta serio pri mia semajnfino ĉe la 18-a Renkontiĝo de Esperanto (ARE) Jen Parto 1. Jen Parto 3.]

Dimanĉon, la 9-an de oktobro, mi vekiĝis, matenmanĝis, kaj kuris en la arbaro apud la lago. La vetero estis neatendite varma, kaj la arbaro estis belega. Mi preskaŭ estis fininta mian kuradon, kiam mi preterpasis la ĉefan kongresejon kaj vidis ĉiujn farontajn la grupfoton. Bonŝance mi alvenis ĝuste antaŭ ol ili faris ĝin.
Grupfoto ĉe ARE

Sekve, mi revenis al la dometo kie ni restis, duŝis min, kaj kuiris veganan tagmanĝon kun miaj samdometanoj. Krisjo[EN] ankaŭ bakis ege bongustajn veganajn kuketojn. Hu ra!

Tiun posttagmezon, Krisjo preleigs pri „La alia lingvo probelmo: Kial lingvoj mortas? Ĉu gravas?” Multaj lingvoj en la mondo havas malmultajn parolantajn, kaj ili estas mortantaj, ĉar infanoj lernas lingvojn kun pli multaj parolantoj. Ekzemple, indiĝenaj lingvoj en Usono malaperis, ĉar infanoj lernas la anglan anstataŭe. Ĉu gravas? Ĉu ideoj kaj kulturo perdiĝas kun la lingvo? Kion ni povas fari?

Kompreneble, kiel Esperantistoj, ĉiuj havis multe diri, do post kelkaj minutoj ni rearanĝis la seĝojn en rondon, kaj ni diskutis la temon plengrupe. (Tio estas, „ARE,” ĉu ne??)

Estis ankoraŭ belege ekstere, kaj Normando gvidis nin promeni tra la arbaro, montrante kaj priskribante al ni diversajn specojn de plantoj kaj birdoj. (Ĉio en Esperanto, kompreneble. Kian grandan vortostokon havas Normando!)
Ni promenis en la arbaro.

Tiun nokton, Ni ludis tabloludojn kaj kartludojn. Mia plej ŝatata ludo estis „Bananagramoj,” Esperantigita versio de la ludo Bananagrams[EN]. Se vi neniam ludis ĝin, ĝi estas krucvortludo simila al Skrablo, sed multe pli rapida. Ĉiu ludas unu kontraŭ la aliaj, kaj rapidiĝas krei krucvortkradon, uzante ĉiujn siajn literojn. Ne estas vicoj—ĉiu okazas samtempe, kaj ĉiuj kuras ĝis la fin'.
Bananagramoj

Alia ĝuindega tago en Esperantujo.
~

Tuesday, October 18, 2011

Ĉe la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto [ARE] (Parto 1 de 3)

See this post in English.

[Tiu ĉi blogaĵo estas la unua parto de tri-parta serio pri mia semajnfino ĉe la 18-a Renkontiĝo de Esperanto (ARE) Jen Parto 2. Jen Parto 3.]

Ĉe la 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA dum 2010 en Vaŝingtono, DK, Usono, mi renkontis multajn agrablajn Esperantistojn. Du el ili estis Krisjo kaj Kaitlyn el Roĉestro, Nov-Jorkio. Mi vizitis Krisjon en januaro, sed krom tio, ni ne estis vidintaj unu la aliajn jam de longa tempo.

Antaŭ iom da tempo Krisjo sciigis min pri la 18-a Aŭtnua Renkontiĝo de Esperanto kiu okazos de la 8-a ĝis la 10-a de Oktobro, 2011 en Silver Bay, Nov-Jorkio. Mi nun loĝas en Albany, Nov-Jorkio, kvar aŭ kvin horojn for de Roĉestro, kaj survoje de tie al Silver Bay, do ni tri decidis kune ĉeesti la Renkontiĝon.

Krisjo kaj Kaitlyn venis al Albany vendredon, la 8-an de oktobro, kaj tranoktis ĉe mi. Ni kaj tri el miaj amikoj faris ĝojfajron ĉe la domo de mia amiko. Estis malvarme ekstere, do ni ĝuis la varmecon de la fajro. Ni babilis (anglalingve – buuu) [miaj amikoj tie ĉi (ankoraŭ) ne parolas Esperanton] pri diversaj temoj, inkluzive lingvoscienco, ekonomiko, kaj vegetaranismo.

Sabaton, ni foriris ARE-en. Unue, ni haltis por tagmanĝi kaj aĉeti manĝaĵon ĉe la Honest Weight Food Co-op, kooperativa manĝaĵvendejo en Albany. Mi ŝategas tiun lokon. Estas multegaj freŝaj fruktoj kaj legomoj de lokaj farmistoj, kaj ankaŭ diversaj preparitaj vegataraj manĝaĵoj.

Kiam ni alvenis al ARE,
La ĉefa kongresejo ĉe ARE
estis prelego pri goo, tabulludo originale de orienta Azio. Mi neniam ludis, kaj la prelego ŝajnis tre interesa, sed mi bedaŭrinde kaj embarase ekdormis dum ĝi. Senkulpigante min, mi tre lacis pro la antaŭa nokto kaj pro la vojaĝo.

Post tio, ni pagis por la Renkontiĝo (kontraŭ nur $5 po ĉiu, kiel studentoj), kaj iris al la dometo, kie ni restis.
Nia dometo ĉe ARE
Estis ĉirkaŭ tri dek homoj entute, kaj pli-malpli duono de ni restis ĉe tiu dometo. Ni kunkuiris veganan manĝaĵon (multaj el ni estis vegetaranoj aŭ veganoj), vespermanĝis, kaj reiris al la ĉefa kongresejo.

Tie, Normando FLEURY, prezidanto de la Esperanto-Societo Kebekia kaj organizinto de la Renkontiĝo gvidis interkonan vesperon. Unue, ni disiĝis en grupetojn, kaj sinprezenits nin unu al la aliaj. Ĉiu elektis koloron el listo, kaj klarigis al la aliaj grupetanoj kial li elektis tiun.
Ĉiu elektis koloron, kaj klarigis al la aliaj grupetanoj, kial li elektis tiun.

Sekve, ni sidiĝis en granda rondo, kaj ĉiu sinprezentis al la plena grupo, dirante sian nomon, de kie ŝ/li venas, kaj tri vortojn por priskribi sin. Mi elektis la vortojn „pensadon,” „lernadon,” kaj „kuiradon.” Estis diversaj respondoj, multaj interesaj kaj pensigaj, kaj kelkaj humuraj, ekzemple „mi ne scias.”

Fine, ĉiu ricevis papereton kiu diris „Ĉu vi…” kaj skribis ĉu-demandon sur ĝi. Normando kolektis la paperetojn, miksis ilin kaj redisdonis ilin. Tiam, ĉiu legis sian novan demandon, kaj ĉiuj aŭ stariĝis por respondi „jes” al la demando, aŭ sidiĝis por respondi „ne.” Denove, estis diversaj respondoj, sed la demando kiun mi plej klare memoras estas „Ĉu vi parolas Esperanton al via hejmbesto?” Mi stariĝis por tiu.

Mi ĝuegis la interkonan vesperon. Mi opinias, ke Normando tre bone organizis ĝin, kaj, ke la interkonaj ludoj kiujn li elektis estas aparte taŭgaj por tia ĉi lingvo-renkontiĝo. Se/kiam mi instruos la anglan kiel fremdan lingvon, mi tutcerte prunte prenos liajn ideojn.

Poste, ni reiris al la dometo kaj ludis Dixit, kartoludo kiun mi fakte unue ludis en Esperantujo, ĉe la Somera Esperanto Studado de lernu! en Slovakio dum 2009.

La unua tago de la Renkontiĝo plaĉegis al mi, kaj mi ekdormis ridetante, ĝoja esti en Esperantujo denove.
Mia nomŝildo por ARE
~

Thursday, June 3, 2010

Ĉe la 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA (Parto 1)

See this post in English.

Mi jam revenis de la Landa Kongreso, kaj mi volegas blogi pri ĝi. Do, Ek!

Sabaton, la 29-an de majo, Ĵordon kaj mi alvenis en la flughavenon en Baltimore, MD, Usono. Mia patro loĝas en Nov-Jorkio, sed havas geamikojn en Vaŝingtono, D.K.. Li per-aŭte vojaĝis tien por viziti ilin, kaj samtempe por helpi nin vojaĝi al la kongresejo. Ankaŭ, li malavare oferis doni al mi la aŭton kiun li veturigis tien. Dankon al paĉjo!

Kiam ni alvenis, ni parolis kun la homoj en la akceptejo, kaj pagis por la Kongreso. Tiun tagon, preskaŭ ĉiuj la kongresanoj ĉeestis ekskurson, do Ĵordon kaj mi decidis vespermanĝi kun mia patro kaj siaj geamikoj.

Ni manĝis ĉe Libana restoracio. Kiam ni alvenis, ĉiuj la normalaj tabloj jam estis uzataj, do la akceptistino oferis al ni sofon apud malalta tableto. Tio ne ĝenis nin, do ni sidiĝis.

Ni mendis multe da manĝaĵo. Kiam la kelnero alportis la manĝaĵon al la tableto, telero falis de sur lia plado, kaj rompiĝis sur la planko. Kvankam tio timigis nin, neniu doloriĝis. La akceptistino oferis al ni alian sofon, sed mia patro demandis ĉu estas libera tablo. Ja estis, kaj ŝi sidigis nin tie. Parenteze, mia patro estas advokato.

La manĝaĵo estis ege bongusta, kaj post la manĝo, mi sentis min tre sata. Ni reiris al la kongresejo, kaj la kongresanoj revenis post nelonge.

Ni estis tre ĝoja, ke ĉeestas multaj gejunuloj (ĉirkaŭe dek du). La plej granda grupo venis de la Esperantoklubo ĉe la Universitato de Illinois, kies prezidantino estas la ununura mita Darsi ROSS (jes, ŝi scipovas flugi!). Ĵordon kaj mi estis decidintaj iri al la LK nur du semajnoj antaŭ ol ĝi okazos, kaj ŝajne, Darsi ne antaŭsciis, ke ni alvenos. Ŝi tre feliĉiĝis kiam ŝi vidis nin, kaj kompreneble, ni sentis nin same.

Post kiam ni interkonis unu la aliajn, iu proponis, ke ni iru al dancejo. Mi ne estas tre dancema homo, do mi sentis min iom hezitema. Sed fine, mi decidis iri kun ili.

Dum ni dancis, mi sentis min iom sinĝena kaj nervoza, do mi iris aliĉambren, por babili kun du aliaj knaboj el la Darsianaro. Ili sentis sin simile, kaj ni decidis iri al la apuda restoracio, kiu oferis bongustajn vegetarajn manĝaĵojn. Mi ĝuis tion multe pli ol la dancado.

Je ĉirkaŭ la 2-a matene, ni foriris de la dancejo/restoracio, kaj reiris kongresejen per metroo. Kvankam la aliaj homoj enlitiĝis, mi decidis ne dormi tiun nokton. (Averton: tio estas preskaŭ ĉiam malbona ideo.) Anstataŭe, mi preparis prelegon pri fonetiko, kiun mi estis faronta la venontan tagon.
~
Ankaŭ Ĵordon blogis pri tiu ĉi evento. [Anglalingve]

[Ĝisdatigo (10/13/11): Mi neniam finverkis tiun ĉi rakonton. Mi faros tion iam estontece…]

Sunday, May 30, 2010

Landa-Kongresen!

See this post in English.

Lastatempe, ŝajnas, ke mi multe aviadas, kaj mi ŝatas blogi dum mi vojaĝas. Hodiaŭ, Ĵordon kaj mi vojaĝas al la 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA en Vaŝingtono, DK, Usono.

Mi eksciis pri Esperanto kiam mi estis en la gimanizo, per Danny Phantom, kartuno de Nickelodeon (Usona televid-kanalo). En la epizodo „Public Enemies" (Publikaj malamikoj), Danny renkontas „Wulf", homlup-fantomo kiu parolas Esperanton. Jen video de la tuta epizodo (anglalingve). Se vi volas vidi nur la Esperanto-partojn, ili okazas je 00:50, 08:25, 11:10, 15:05, and 20:15. (Averton: la gramatiko aĉas.)

Ĉiukaze, la ideo plaĉis al mi, do mi komencis la popularan 10-lecionan kurson, kaj aniĝis de Lernu. Mi ne konis aliajn Esperantistojn, kaj miajn geamikojn ne intersis la lingvo, do mi malinteresiĝis.

Esperanto trovis min denove en aŭtono 2007, dum mia unua semestro ĉe la Universitato. Mi menciis la lingvon al mia samĉambrano, kaj hazarde, estis alia Esperantisto en la studenthejmo, tri ĉambrojn for de la nia. Ĵordon proponis al mi, ke ni starigu Eo-klubon, kaj ni komencis kunveni en aŭtuno 2008.

Kiel nia vicprezidanto, ŝajnis al mi bona ideo lerni la lingvon. Do, mi aĉetis ekzempleron de Teach Yourself Esperanto (verkita de John Cresswell kaj John Hartley), kaj finlegis ĝin dum pli-malpli du monatoj. Tiam, mi kreis Skype-konton, kaj komencis babili kun ge-Esperantistoj el la tuta mondo. Iom post iom, mia Esperanto pliboniĝis, kaj mi decidis ĉeesti la 57-an Landan Kongreson de Esperanto-USA en 2009, en Sankta-Luizo, Missouri, Usono.

Survoje, mi sentis min iom nervoze, sed ĝojege, ke mi baldaŭ parolos Esperanton unuafoje vidalvide. Ne necesis senti min nervoze, tamen; ĉiuj estis tre agrablaj, kaj mi ĝuegis la Kongreson.

La du sekvajn monatojn, mi kaj Ĵordon vojaĝis en Eŭropo, kie ni ĝuis multajn Esperanto-aventurojn. Ĵordon blogis (anglalingve) detale dum la vojaĝo. Lia rakonto estas sendube leginda.

Nun, unu jaro poste, ni kune iras al la Usona Landa Kongreso. Mi parolas multe pli bone ĉi-jare, kaj mi esperas ĝuegi la Kongreson kaj partopreni eĉ pli ol last-jare.
~

Sunday, March 14, 2010

Anonco

See this post in English.

Saluton, mondo.

Mi estas ĉi tie por fari gravan anoncon. Mi, Andreo Rosenbaum, identiĝas kiel samseksemulo.

Jen, mi diris ĝin haha.

Evidente, la rakonto enhavas pli multe. Mi planas verki alian blogaĵon estontece, en kiu mi skribos pli pri mia sperto de "elŝrankiĝi" kiel geja viro. Nune, tamen, tiu ĉi mallonga blogaĵo devas sufĉi por miaj karaj gelegantoj.

Ĉiuj tiuj homoj, kiuj gravas al mi jam scias, do mi decidis, ke ne gravas al mi ke la tuta mondo ankaŭ sciu. Kaj ĉi tio faciligos mian verkadon de estontecaj blogaĵoj.

Dankegon pro legi mian blogon. Mi esperas, ke ĉi tiu eta, tamen elkora blogaĵo plaĉis al vi. ~Andreo
~

Tuesday, March 9, 2010

Nova Blogo!

See this post in English.

Saluton al ĉiuj,

Nu, mi decidis krei novan blogon! Mi ne scias kion mi skribos tie ĉi, sed la titolo estas „Serĉi La Veron," do certe ĝi estos mojosa. Mi verŝajne faros "pri mi"-sekcion baldaŭ, sed jen iom da informoj por nun.

Mi estas tria-jara studento ĉe la Universitato de Florida en Gainesville, Florido, Usono, studante Matematikon kaj Lingvosciencon. Mi ŝategas lerni lingvojn. Mi denaske parolas la anglan, mi lernis la hispanan ĉe la mez-lernejo kaj la gimnazio, kaj mi studas Esperanton jam de du jaroj. Mi esperas baldaŭ lerni la francan, kaj poste eble ion pli malsaman ol la angla.

Mi foje partoprenas Esperanto-aranĝojn, kaj mi esperas, ke per tiu ĉi blogo, mi povos dokumenti miajn spertojn.

Nu, dankon pro visiti mian blogon. Mi esperas, ke vi ĝuos legi ĝin.

PS: Dankon al Jordon Kalilich pro helpi min starigi tion!
~